Γεωγραφικά | |
---|---|
skribita verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Strabono |
Lingvoj | |
Lingvo | antikva greka lingvo |
Eldonado | |
Ĝenro | traktaĵo |
Loko de rakonto | Roma regno |
La verkaĵo Geografio (origine en la antikva greka: Γεωγραφικά, Geografika, en traduko al la latina Geographica aŭ pli longe Rerum Geographicarum, "pri la temoj geografiaj") estas enciklopedio de geografia scio, konsistanta el 17 'libroj', origine skribita en la antikva greka fare de Strabono, edukita grekdevena civitano de la Romia imperio. La laboro de ĝia verkado ne komenciĝis antaŭ la jaro 20 antaŭ nia erao. Unua eldono estis publikigita en la jaro 7 antaŭ nia erao sekvita per interspaco, rekomenco de redakta laboro kaj fina eldono plej malfreu en la jaro 23 de nia erao, en la lasta vivjaro de Strabono. Strabono probable samtempe prilaboris siajn enciklopediojn Geografio kaj Historio (kiu bedaŭrinde ne konserviĝis), kaj sekve ankaŭ la enciklopedio Geografio enhavas konsiderindan kvanton de historiaj datumoj. Krom partoj de libro 7, la kompleta verkaĵo Geografio estas konata.